27/02/2021

Verko de James Connolly pri Esperanto (1898)

Originala teksto en la angla lingvo, ĉi tie. En ĉi-tiu verko, la Skota-Irlanda livisto James Connolly (1868-1916) alparolas al la movado por la minorita indiĝena Irlanda lingvo, ankaŭ nomiĝe la Gaela.



Mi kredas je la neceso, eĉ la neevitebleco de iu universala lingvo; sed mi ne kredas ke ĝi estos atingota, aŭ eĉ akcelus per konsentumado de malgrandaj ĝentoj pri la estingiĝo de iliaj lingvoj. Tiaj agadoj – fakte sklavaj senagadoj – ne akcelus la tago de iu universala lingvo, sed fakte intensigus la lukton inter la plej grandaj ŝtatoj por atingi mondan lingvan dominadon.

Aliflanke, granda nombro da etaj komunumoj, kiuj parolas diversajn lingvojn, pli verŝajne konsentus pri unu komuna lingvo por komuna komunikado ol malgranda nombro da grandaj imperioj, ĉiu ĵaluza kaj volema pri absoluta dominado.

Kelkaj dogmaj socialistoj argumentas ke socialistoj devus ne konsenti kun subpremitaj nacioj aŭ kun nacioj kiuj rezistas konkeron. Ili argumentas ke ju pli frue tiuj nacioj estos subpremotaj des pli bone, ĉar estus pli facile konkeri politikan povon en kelkaj grandaj imperioj ol en pli multaj ŝtatoj kiuj estas malgrandaj. Tio tute estas la sama argumento de la lingva argumento kiu mi ĵus rakontis.

Estas bone memori ke nacioj kiuj submetas al konkeroj, kaj gentoj kiuj delasas sian lingvon por anstataŭigi ĝin per la lingvo de la imperia povo faras tion ne pro altruistaj kialoj, aŭ pro amo al la frateco kaj fratineco de homaro, sed pro sklavema spirito. Spirito kiu ne povas ekzisti apud la revolucia ideo.

No comments:

Post a Comment